Véronique Girard Conteuse Chanteuse

en français, russe et espéranto – pour adultes, jeune public, enfants.


Biografio

VJERA
KANTISTINO-FABELISTINO

viera

Mi estas fabelistino kaj kantistino de sudfrancio. Mi ludas gitaron, kantas, verkas, komponas kaj diras fabelojn en la franca (denaske), la rusa (pro pasio) kaj esperanto (nova fresxa amo !)

« Placxas al mi cxio, kiu memoras al mi, ke la vivo ne nur estas videbla aux tusxebla. Mi sxatas la simbolojn, la neatenditajn mensbildojn, kiuj vekas niajn endormigxitajn spiritojn. »

Mi logxis en Ruslando, kie mi instruis la francan, kaj tio estis unu el la plej grava akto de mia vivo. Kun la rusoj mi lernis gxui la plezuron auxdi kaj rakonti historiojn, anekdotojn, poemojn, kaj kanti kanzonojn. Cxar ankaux mi estis iomete poeto, mi acxetis gitaron en Moskvo (la mia estis en Francio) kaj mi tektis la vortojn de mia lando kun la vortojn de Pusxkina lingvo.

En Francio, mi lernis lingvistikon en la rozkoloro urbo Tuluzo. Poste, mi iom ludis instrui la francan, kaj mi jxetis miajn skribiloj al la vento por ke ili skribu sur nuagxoj, kaj nun, mi iras kun malplenaj manoj, gitaro sur mia dorso, kaj mi rakontas kaj kantas al kiuj volas.

En mia gitaro estas sekretoj, koloroj, sonoj, odoroj, gustoj, sentoj… cxio, kio aldonas sentemon al niaj vivoj. Sub miaj fingroj, notoj alvokas vortojn, vortoj transformigxas en danco, kaj danco en pejzagxo. Mi ofertas al vi la pejzagxon de miaj rakontoj kaj kantoj.

Véronique Girard Conteuse et Chanteuse en français, russe et espéranto – Spectacles pour adultes, jeune public, scolaires et petite enfance, explore plus particulièrement le répertoire des contes russes, de la mythologie grecque et des contes d’amour et de sagesse.

MENU